Soneto pri belgradaj muroj
kie Savo trovas Danubon 
tie malnova urbo estas 
kiu sian sentimon festas 
elvokas tamen ankaŭ dubon 

sorto tuŝis Jugoslavion 
severe kaj granda fiero 
dronanta en longa rivero 
falsis tre ofte historion 

sed maljunaj ŝtonoj atestas 
indiferente pri ekzisto 
de serboj - veron manifestas 

super l' urbo flugas anĝelo 
povas esti ke eĉ mefisto 
aŭguras  ŝtormon sur ĉielo 
Zuriko, la 10an de aŭgusto 1996