Soneto laŭ notoj de Staŝko
helpis min noticoj de Staŝko 
Suchecki kaj mi povis vidi 
la vojon kaj poste decidi 
pri trovo de ĝusta bivako 

survoje li estis peranto 
inter mi kaj mia skiparo 
miene ekestis deklaro 
de milda mediacianto 

ĉiam ni venis al konkludo 
kaj poste li estis kontenta 
kiam timo fariĝis ludo 

"vidu - ĉu ne estus pli bone..."
lia konsilo estis senta 
mi neniam agis opone 
Zuriko, la 2an de aŭgusto 1996