Soneto pri antipolismo
l' pola - lingvo de mia preĝo 
bela kaj ege malfacila 
ankaŭ multflore verticila 
kristale pura kiel neĝo 

oni aŭdas en germanio 
en usono pri anti...ismo 
neniam pri antipolismo
je kontraŭpola ironio 

pri tiel nomataj "polish jokes" 
scias ĉiuj kaj ne protestas 
do mi ankaŭ pripensos pri toks' 

jen mia antigermanismo 
kaj antiamerikanismo 
plurajn "anti...ismojn" mi testas
Zuriko, la 11an de januaro 1996