Soneto pri vana anonco
telefono posedas stulton
iu sonas - mi aŭskultilon 
prenas kaj mi aŭdas nenion
tuj eĥo dissendas singulton 

disreve mi revi scipovas 
pri temoj kiuj jam pereis 
je kiuj mi nenion kreis 
kaj mi ĝuste ilin ne trovas 

mi skribas por skribi kaj legas 
en la ĉiutaga gazeto 
"poeto serĉas mecenaton" 

li skribas ke li ne hontegas 
mi trovis temon por pamfleto 
sed unue mi uzos paton
Zuriko, la 17an de januaro 1996