Soneto je primitivuloj
ili tre volonte blasfemas 
mi parolas kun ili ofte 
ĉiutage kaj ĉiunokte 
ne sciante pri kio temas 

tiuj krudegaj komercistoj 
pensas ke mi estas germano 
aŭ alilingva svislandano 
vivanta inter ekzorcistoj 

ili estas tute sinceraj  
kaj pri poloj parolas ŝerce 
iliaj mokoj estas veraj 

ili profitas de Pollando 
per diversaj trukoj komerce 
jen hide primitiva bando
Zuriko, la 19an de januaro 1996