Soneto pri maleficado
de kie nun prenas la monon 
iam aimperialista 
aktivege socialista 
kiu nun tute ŝanĝis tonon 

eble li ludas "maleficon" 
laŭ kapitalista principo 
venki nur venki - unu tipo 
atingi l' plej supran indicon 

"malefico" estas nur ludo 
pro tio ne estas danĝera 
ĉie - en nordo kaj en sudo 

sed realeco estas stresa 
kiam intenco restas vera 
malvenko ŝajnas interesa
Zuriko, la 22an de januaro 1996