Soneto rubaĵteoria
kial mi libron TEMPO finis 
ne en sankta vespermanĝejo 
sed sur aĉa balaaĵejo 
eĉ se mi merite kulminis? 

tiun demandon mi ricevas 
kaj mi respondas ke modesto 
estas la plej taŭga por festo 
libereco nenion devas 

mi fuĝis de tiel nomata 
intelektulara scenejo 
ĉar naturo estis amata 

putris sistema ironio 
dum plenpleniĝis rubaĵejo 
sur kiu mortis bohemio
Zuriko, la 29an de januaro 1996