Soneto pri ŝanĝitaj roloj
tiel nomataj maldekstruloj 
kulturigas liberalismon 
ultraleftan socialismon 
volas flegi pseŭdodekstruloj 

grandega mezo profundiĝas 
en formo de maso kohera 
kiu estas ege danĝera 
ĉar sin al ŝanĝo prepariĝas 

binditaj pluso kaj minuso 
eksplodas per kurta cirkvito 
sed ne poluso kun poluso 

renkontiĝas polo kaj ruso 
kaj ne civito kun civito 
venos baldaŭ naciviruso
Zuriko, la 31an de januaro 1996