Soneto pri koncertokostoj
mi skribis mallongan proponon 
sub la titolo "Poezio" 
eble ĝi estas iluzio 
ĉu la sponsoro trovos monon? 

la kostoj estas malmodestaj 
sed temas pri nobela varo 
ekskluziva poeziaro 
tre taŭga por gastoj majestaj 

kostas nur cent mil svisaj frankoj 
la prezo enhavas amaron 
ligitan kun diversaj mankoj 

manko de sonĝo kaj trankvilo 
kuraĝo por bati koŝmaron 
defendo je la propra stilo
Zuriko, la 8an de januaro 1996