Soneto pri rega sistemo
la tero svisa ne posedas 
trezoraĵojn en la interno 
sed oro tamen estas kerno 
de tio kion homoj bredas 

regas sep ŝtataj konsilistoj 
sed sen granda decida povo 
ĉar decidas popola movo 
pere de fakaj oficistoj 

ekzistas la samaj problemoj 
kiel disdoni juste tion 
kion alportas tagaj temoj 

tamen certeco pri sekuro 
donas por vivo garantion 
laboro zorgas pri futuro 

Zuriko, la 1an de oktobro 1996