Soneto pri forto de kredo
ĉu Dio ne edukis Filon 
skribi? sed kial? diligenta 
li estis kaj inteligenta 
havis kuraĝon kaj humilon 

nur kvar aŭ ses evangelistoj 
scipovis skribi tre detale 
pri Jesuo sed ne egale 
ĉu estas temo por lingvistoj? 

mankas nun du evangelioj 
ĉu manko ne estas intenca? 
kredo estas ege potenca 

fenomeno por familioj 
ke ne pro Jozefo naskiĝis 
Filo sed nasko spiritiĝis 
Zuriko, la 13an de oktobro 1996