Soneto pri hiperpilgrimo
por Johano Paŭlo la Dua 
mi donas l' plej grandan meriton 
lingvokono faras profiton 
kaj estas kun vago kongrua 

Poligloto povas konvinki 
kaj facile fortigi kredon 
kie li starigas piedon 
malbono certe devas sinki 

tiuj milionoj da homoj 
survoje de liaj pilgrimoj 
atestas pri kultaj simptomoj 

homo kredas pri dia savo 
antaŭ Dio alvenas timoj 
li volas esti dia sklavo 
Zuriko, la 14an de oktobro 1996