Soneto pri putra ĝenado
liberalismo longe putras 
kaj mi ŝatas freŝajn odorojn 
almozsupo ne faras morojn 
kaj l' tutan socion ne nutras 

tiama epoko forpasis 
eĉ se la deknaŭa jarcento 
revene gravas por momento 
hanto la teron ne forlasis 

nun kreskanta senlaboreco 
ŝanĝiĝas al putra efekto 
malsano de trolibereco 

amaso ankoraŭ silentas 
sed ĝia danĝera aspekto 
en imago homojn turmentas 
Zuriko, la 19an de oktobro 1996