Soneto kun aŭtunpigmentoj
tra verdo trairas radioj 
kaj  domplantoj vive fortiĝas 
pro tro da akvo vaporiĝas 
respondas pri tio folioj 

sub bananarbo pendas guto 
tute longe ne volas fali 
eble malvojn volas regali
per prujno en ĝusta minuto 

apud falis eta tomato 
ankoraŭ per freŝeco ruĝas 
baldaŭ fariĝos surogato 

sube multkoloraj pigmentoj 
de ŝtormo surtere rifuĝas 
sed prenas ilin supren ventoj 
Zuriko, la 20an de oktobro 1996