Soneto kun io atenda
"iris kaj mortis" "nekredeble" 
"rapide" "ĉu li tion scias?" 
"nun en ĉielo emocias" 
"fore de nia tero feble" 

tiuj kaj similaj paroloj 
oni aŭdas sur domŝtuparo 
ĉar morto en l' tuta homaro 
devenas de vivantaj roloj 

"mi bedaŭras" "venos aliaj" 
"ĉu li antaŭe absolviĝis?" 
"kun kondiĉoj malidiliaj" 

"ĉu vere ke li vivis sole?" 
"li edziĝis poste disiĝis" 
"ho tio aspektas petole"
Zuriko, la 27an de oktobro 1996