Soneto kun vetero ŝtorma
apud muro gazeta stoko 
se mi ilin ĉiujn tralegus 
tial mi jam ĉion sciegus 
unu tago estus epoko 

morgaŭ sur placo ĉe l' kolono 
ekestos makulaturstako 
kiel malbezona restpako 
plena de diversspeca kono 

en radio bruas sireno 
kaj malantaŭfenestra ŝtormo 
per krako provokas al ĝeno 

socioj volas ŝanĝi morojn 
tiu huragana informo 
koncernas politikkolorojn

Zuriko, la 28an de oktobro 1996