Soneto por Nobelremio
renkontiĝis PEN-centr-agantoj 
kaj en l' resuma protokolo 
skribis pri tute nova skolo 
sen la komplikaj konsonantoj 

"Nobelpremio por PEN-centro" 
sonis la plej grava konkludo 
sen protesto tamen kun krudo 
de l' tuta intelekta ventro 

"pro ĉio?" - demandis leganto 
"pro la PEN-centraj protokoloj 
skribitaj nur en Esperanto" 

"ĉu estas alia propono?" 
"ĉe agantaj inter ni poloj 
ne rajtas ekesti opono"
Zuriko, la 9an de oktobro 1996