Soneto je blua ĉielo
ni vivis kiel vi nun vivas 
kaj la sama Tero nin portis 
poste pro Tutpovo ni mortis 
kaj nun en Kosmo ni derivas 

vi nun ĝojas manĝas kaj trinkas 
nin ankaŭ iam Tero nutris 
poste korpoj en tomboj putris 
spiritoj al vi kore vinkas 

de niaj cindroj venas vivo 
kaj se vi alrigardas plantojn 
tiel kreskas nia kultivo 

por vi restis rememorado 
ni petas vi ridigu hantojn 
ĉar vi venos al l' sama pado 
Zuriko, la 1an de novembro 1996