Soneto kun naciistvolo
"tra l' mondo vagadas fremduloj 
kiuj ili estas? ne miru 
sed vian opinion diru 
forpelu tiujn sovaĝulojn!" 

tiuj aŭ similaj deklaroj 
estas konataj sen mencio 
en ĉiu socia medio 
tamen ne venas kontraŭstaroj 

vivo je kostoj de aliaj 
estas naciisme demonstra 
kun kondiĉoj anomaliaj 

"fremduloj en formo de sklavoj 
ĉiu de ili estas monstra" 
frazo de naciaj enklavoj 

Zuriko, la 15an de novembro 1996