Soneto pri la infaneco
krajonojn mi devas aĉeti 
ĉar rezervo jam elĉerpiĝis 
ankaŭ gumetoj elviŝiĝis 
la okazo por promeneti 

radio estas infaneca 
emas registaron aplaŭdi 
kaj mi ne povas tion aŭdi 
ĝenado fariĝas maldeca

ĉiam nur pri la sama temo 
estas mentaleca dilemo 
pri NATO tankoj kaj Usono 

de l' granda frato orienta 
oni iris al okcidenta 
pro perdita ne gajna mono
Zuriko, la 19an de novembro 1996