Soneto pri la luiganto
"mi estas..." - la nomo ne gravis 
mi luis tiun loĝejeton 
eĉ ruinigante buĝeton 
por l' tuta jaro... mi ne ravis 

al Zuriko mi forveturis 
post kelkaj monatoj mi trovis 
la ruson kaj mi eĉ ne povis 
paroli - mian loĝejon li remburis 

ĝis nun mi mian posedaĵon 
kaj antaŭ ĉio manuskriptojn 
ne ricevis eĉ ne restaĵon 

ĉar la nomo de luiganto 
estis alia - labirintojn 
jurajn fermis por mi pledanto 

Zuriko, la 23an de novembro 1996