Soneto kun paŭzo skribada
por ke staton beatan teni 
mi ĉesas skribadon momente 
se mi fartas malevidente 
tiam mi komencas promeni 

kaj poste kun libro al lito 
tre longe mi ne povis legi 
ĉar sonĝojn mi intencis flegi 
estas ripozo por spirito 

"brankaĉo kun fruktoj kaj lakto 
dum ĉiutaga matenmanĝo 
ne estas imago sed fakto" 

"homo ĉiam havas problemojn 
kaj de aranĝo al aranĝo 
subigas politiksistemojn" 
Zuriko, la 4an de novembro 1996