Soneto - ĉu esti ĉu havi?
demandon "esti aŭ ne esti?" 
nun povas certe anstataŭi 
problemo "havi aŭ ne havi?"
kiun ĉeokaze molesti? 

eĉ se mi post la spertoj scias 
kiel "fari monon" mi faras 
nenion ĉar mi kontraŭstaras 
avidaĉon - mi ne akcias 

kuri por akiri mamonon 
malantaŭen antaŭen rekte 
signifas subteni malbonon 

malgraŭ tio min ofte tiras 
tento por esplori efekte 
tion pri kio multaj miras 
Zuriko, la 7an de novembro 1996