Soneto pri unu dimanĉo
en Berlino en du preĝejoj 
ekestis por patrujo mesoj 
en ambaŭ kristanaj konfesoj 
disputoj daŭris en loĝejoj 

ambaŭ mesoj estis solenaj 
tamen regis trista etoso 
en Pollando estis kaoso 
ambaŭ preĝejoj estis plenaj 

kelkaj estis unuafoje 
malgraŭ tio provis krucsigni 
tio aspektis paranoje 

ĉiam en l' pola historio 
konfesoj ne volis rezigni 
kaj fortiĝis ĉe averio 
Zuriko, la 13an de decembro 1996