Soneto bataldatrevena
mi konis iam Franjon de Zlin 
de Austerlitz aŭ de Gotvaldovo 
povas esti ankaŭ Slavkovo 
tiom da nomoj inspiras min 

se meriti Napoleonon 
kiun mi entute ne ŝatis 
do nur por tio ke li batis 
tiam tre arogantan tronon 

Franjo - loĝanto de Austerlitz 
nenion scias pri l' evento 
ankaŭ pri neniu armestic' 

"kio nova en interesoj?" 
li globalizas por momento 
kaj ĝenas lin diversaj stresoj 
Zuriko, la 2an de decembro 1996