Soneto pri spiritstatgardo
"mi ja ne estas patrioto 
patriotismo estas krimo" 
diris Peter Bichsel - l' esprimo 
estas sincera - ne komploto 

mi citas konatan verkiston 
sed ne por mia senkulpiĝo 
li estas homo kun prestiĝo 
kaj imponas aventuriston 

ĉiuj scias - mi estas polo 
estas parto de personeco 
kaj eĉ fako kontraŭ memvolo 

mi diras eĉ por indiĝenoj 
ke mia pola mentaleco 
venas certe de miaj genoj 
Zuriko, la 20an de decembro 1996