Soneto - vojo al palaco
noblecon oni povas lerni 
purigante ŝuojn sur strato 
sed ne atendante por fato 
kaj poste sensence konsterni 

la klasika milionulo 
komencis ĉiam de mizero 
survoje alvenis prospero 
kaj li ekestis novriĉulo 

inter politikaj pajacoj 
multaj revas pri kariero 
ŝanĝi kabanojn al palacoj 

tiu vojo malgraŭ malnobla 
proksimiĝas certe al sfero 
profita - konkrete multobla 


Zuriko, la 26an de decembro 1996