Soneto je strio de ombro
li vivon trapasis sen mono 
kaj diversajn fakojn ekzercis 
per kreditoj iom komercis 
sed en vortoj troviĝis kono 

liajn frazojn inspiris timo 
neniu sciis pri mizero 
ĉar li estis majstro pri vero 
aventuron traktis sen limo 

li skribis multe eĉ sufiĉas 
por kelkaj velgeneracioj 
sed en Oxford koboldoj kriĉas 

"li ne kapablis skribi angle" 
"lingvaĉo de deviacioj" 
ili freneziĝis probable 
Zuriko, la 3an de decembro 1996