Soneto pri la kvinsistemo
ĉiam de lundo ĝis dimanĉo 
regis disciplina sistemo 
sed ĉiu eduka problemo 
estis disvolvita sen tranĉo 

dum vaĉoj similaj al ŝipaj 
ĉiuj kiel skoltoj deĵoris 
kaj pri siaj devoj memoris 
kvinovicoj ne estis tipaj 

post la kvinaj laboraj tagoj 
semajnfine vaĉoj ŝanĝiĝis 
memvole sen kromaj propagoj 

junuloj ne ŝatis gardiston 
eĉ naivece ne ordiĝis 
sed kontrolis propran ekziston 
 

Zuriko, la 30an de decembro 1996