Soneto kun sendependaĵoj
ĉu mi volas aŭ mi ne volas 
mi tuj transdonas miajn spertojn 
formulante sciajn ofertojn 
eĉ se ĉiuj kun mi petolas 

venas baldaŭ novaj enhavoj 
sencon formas niaj bezonoj 
kaj pri nia ekzisto konoj 
ke post faloj alvenas savoj 

eĉ tiu kiu filtras vortojn 
ne malkovras la tutan veron 
ĉar timas misuzi raportojn 

eĉ frosto povas pentri bildojn 
kaj ŝanĝi pormomente teron 
lasante siajn frostajn tildojn 
Zuriko, la 6an de decembro 1996