Soneto pri mikro kun riĉo
eta tereno sen sekreto 
ankaŭ sen Unio kaj NATO 
sed tre riĉa pro konkordato 
tamen kun lokoj sen pargeto 

tiuj homoj iam malsatis 
pro manko de termineraloj 
do krome de ĝenaj moraloj 
ili alilande soldatis 

en la pola "sviso" minuskle 
ĝis nun estas kamerservanto 
kaj en Vatikano majuskle 

en Konfederacio regas 
nun la kolektiva reganto 
kaj la ŝtato ĉiam fortegas
Zuriko, la 2an de februaro 1996