Soneto pri la komunumo
la komunumkonsilantaro 
havas la samajn socirajtojn 
kiel registaro la trajtojn 
de la konfederaciaro 

civitano de komunumo 
estas samtempe ankaŭ sviso 
temas pri grava kompromiso 
kiun garantias forumo 

suvereno estas popolo 
kiu decidas pri la leĝo 
ĉiuj regas laŭ plimultvolo 

kaj komunuma oficisto 
ne sidas nur sur sia seĝo 
sed estas sociaktivisto
Zuriko, la 26an de februaro 1996