Soneto pri terdisdonado
ne limoj estas nun danĝeraj 
sed por fremduloj tervendado 
preskaŭ senpaga disdonado 
ni pri krimoj ŝajnas toleraj 

tiun procedon nepre haltu 
ne estas nacionalismo 
sed politika realismo 
al kiu ĉiuj kune saltu 

ekzemplojn ni vidas surmonde 
Palestino draste Kosowo 
ankaŭ en Pollando nur sonde 

la propra tero estas sankta 
de ĝi devenas nia povo 
ĝi ne povas esti ekstrakta
Zuriko, la 28an de februaro 1996