Soneto pri inspirofontoj
en kelkaj miloj da sonetoj 
unu estas certe impona 
kaj en ĉiuj rilatoj bona 
sen kromaj etaj epitetoj 

por ke tiun soneton skribi 
oni devas iun tre ami 
aŭ post morto tristege klami 
eble dum uragano ĝibi 

amo aŭ morto sed ne mono 
estas fontoj por la inspiro 
sen devigo kaj sen admono 

planata sensacio ĝenas 
inspiro kuŝas en konspiro 
trovadon ne ĉiu eltenas
Zuriko, la 6an de februaro 1996