Soneto pri manuskriptperdo
ĉiutage unu poemon 
mi skribis ĉar mi tion volis 
tempo fruktis maso ĥoĥolis 
mi havis ĉiam novan temon 

tre ofte mi estis fascina 
kiam mi malkovris novaĵon 
ekzemple alikutimaĵon 
rezulto estis halucina 

mi ne kredas pri tiu perdo 
sed verŝajne tiel efektas 
balaaĵteoria merdo 

primitivaj novriĉkruduloj 
nun demokration difektas 
sen iuj pro tio skrupuloj
Zuriko, la 10an de marto 1996