Soneto pri lingva sieco
poemskribado estas lukso 
kaj precipe inter ŝatantoj 
de poezio kaj legantoj 
kiuj ĝojas pro vorta flukso 

lingvoj helpas ĉion kompreni 
ke ni povas vivi alie 
precipe iom fantazie 
ĉiutagecon entrepreni 

en kelkaj landoj dialekto 
estas preskaŭ kiel difekto 
en Svislando estas delekto 

lingvo sia - lingva sieco 
efektiviĝas per frateco 
kaj disvastiĝas pro simpleco
Zuriko, la 14an de marto 1996