Soneto pri sistemaj ŝanĝoj
tiom da antikomunistoj 
mi antaŭe neniam vidis 
ili komunismon perfidis 
kiel krudaj konjunkturistoj 

ili estis multaj kaj ĉie 
mi memoras kun abomeno 
kiel peza estis elteno 
nun ili agadas fobie 

ili estas kapitalistoj 
sed laŭ la iama sistemo 
tamen certe ne altruistoj 

iam kun respekto al Dio 
per kredo foriris dilemo 
nun moralo estas nenio
Zuriko, la 15an de marto 1996