Soneto je solecmomento
rigardas mi mondon de supro
de mia malnova loĝejo 
aspektas bele tegmentejo 
en koloro de oksidkupro 

turo teniĝas al ĉielo 
sur ĝi l' horloĝo la plej granda 
apud suno iom girlanda 
dronas en lakto kaj mielo 

sur parapeto buntaj floroj 
malantaŭen tilia korto 
en anguloj saltas Amoroj 

ie perdiĝis homo sola 
verŝajne en l' komenca vorto 
por li l' mondo estas petola
Zuriko, la 20an de marto 1996