Soneto kun bruoteroro
loĝantoj de proksimaj domoj 
ne povas dormi pro kriado 
kaj daŭre senĉesa bruado 
de alkoholitaj fantomoj 

pro tio mi ĉiujn instigas 
al teroro kontraŭ teroro 
ĉar urba polica faktoro 
nin per senpovo tre intrigas 

en Varsovia Malnovurbo 
oni skribis sur aŭto lake 
"ĉi tie parki? - jen perturbo" 

agis pli forte ol pafilo 
la kvartalo aspektis vake 
finiĝis aŭtovodevilo
Zuriko, la 22an de marto 1996