Soneto kun unua ĉirpo
printempo estas malsilenta 
ion serĉas ion anoncas  
l' unua skarabo renoncas 
sur neĝfloro impertinenta 

l' unuaj floroj nin ĝoigas 
nun pli ol poste papavkampo 
birdoj ĉirpas kun venta dampo 
leporoj por rido instigas 

iu sola korvo traflugas 
poste sur pina branĉo sidas 
atendas kaj pri suno dubas 

merloj fajfas tre maltrankvile 
verŝajne akcipitron vidas 
perdrikoj pepegas babile
Zuriko, la 23an de marto 1996