Soneto pri kristana esto
oni aŭdas funebran sonon 
antaŭ paska piedestalo 
flustras pekojn ne en detalo 
kaj sendas dornkrono admonon 

tro multe da gutanta oro 
kaj tro malmulte da humilo 
sed arto de ornama stilo 
faras ke kontentiĝas koro 

kristaneco estas ideo 
sed ankaŭ ideologio 
kaj antaŭ ĉio religio 

Tomo ne estas Tomĉjo - kreo 
bezonas inspiron de Dio 
tamen ofte venas nenio
Zuriko, la 30an de marto 1996