Soneto dividanta taskojn
merkrede Barbara laboras 
pli malmulte ol alitage 
laca kuiras malimage 
kaj mi ŝin pro tio adoras 

de mi kuiradaj manĝaĵoj 
bedaŭrinde ne tiel gustas 
sed malnova amo ne rustas 
do al mi taskas purigaĵoj 

ĉiam oni dividas taskojn 
malavantaĝe por virino 
esceptoj volas havi maskojn 

mi scipovas barĉon kuiri 
baki pomkukon kun rutino 
pri resto mi povas nur miri
Zuriko, la 5an de marto 1996