Soneto pri berlina strato
en Berlino estas vilaĝoj 
unu eĉ nomiĝas Dorfstasse 
etoso ne bruas amase 
sed taŭgas por aŭtunaj aĝoj 

malantaŭe fluas Havelo 
kaj kanaloj sen emocio 
nomiĝas loka Venecio 
diru ne diru estas belo 

pontetoj apud verdaj bordoj 
sub salikoj kaŝiĝas ŝipoj 
pino konusas en rekordoj 

herbejo malsekejo kano 
ofte oni vidas sur ŝtipoj 
birdojn - reĝas ilin fazano
Zuriko, la 9an de marto 1996