Soneto pri fiaskkunveno
sur kolono Stüssi kun spado 
malsupre akvo plaŭdbruadas 
apude viro atendadas 
malfruiĝas konferencado 

renkontuloj finfine venis 
kelkaj kun vienkolbasetoj 
aliaj kun ĉaposignetoj 
tiuj malrazitaj ne ĝenis 

malsata hundo ŝiris bulkon 
gruntis kaj bois al rondanoj 
rabio plenumigis sulkon 

planita komerca kunveno 
disiĝis pro multaj frondanoj 
mankis mono por entrepreno
Zuriko, la 13an de aprilo 1996