Soneto - sukcesa proceso
dek kvin jarojn la instruisto 
punis kaj ĉe la fino mankis 
du monatoj - ferioj flankis 
por esti iam pensiisto 

kiam dungito maldungiĝis 
mankis ferioj por pensio 
do mi iris al justecio 
kaj afero tute ŝanĝiĝis 

kontraŭ la parlamenta leĝo 
plendi ne estas tre facile 
tamen mi venkis kun sieĝo 

eĉ se juĝo min raciigis 
en presejo estis trankvile 
malpermese povantoj digis
Zuriko, la 21an de aprilo 1996