Soneto pri preĝejkafejo
samlandanoj en preĝatrio 
kaj ankaŭ en paroĥkafejo 
anstataŭ preĝi en preĝejo 
babilis laŭte pri patrio 

laŭ ordo de ĉielvojaĝo 
ĉe vino pasis unu horo 
tuj poste ŝanĝiĝis humoro 
ĉar okazis malavantaĝo 

de preĝejo venis kredantoj 
kaj atakis ebripiulon 
koleriĝis paroĥagantoj 

paroĥo kortuŝe ridetis 
kaj provis algvidi stimulon 
"ili ne pekis... nur peketis"
Zuriko, la 27an de aprilo 1996