Soneto pri bravaj flegistoj
en malsandomo ŝi laboris 
brave mensmalsanulojn flegis 
finfine ŝin malsano segis 
kaj mem paciente minoris 

ŝi malsaniĝis pro laboro 
kiu estas ege malpeza 
kaj ankaŭ danĝere freneza 
ŝi freneziĝis pro valoro 

malgraŭ diversaj kontraŭstaroj 
pedagogoj akceptas fakon 
spite al edukaj amaroj 

pacientoj mordas kaj batas 
ĉar vidas ne homon sed drakon 
flegistoj pacience flatas
Zuriko, la 28an de aprilo 1996