Soneto pri trafoliado
tutsemajna trafoliado 
de gazetoj min nervozigas 
kaj per enhavo disrevigas 
revenas iama laŭdado 

virta fraŭlino en "Trybuna" 
gardas abortigan virtecon 
kaj sejmo donas destruktecon 
kiel en pasinteco puna 

en pluraj gazetoj simile 
dominas manko de decido 
informoj agas malutile 

unu skribas tute inverse 
honto pro interna perfido 
sonas almenaŭ universe
Zuriko, la 4an de aprilo 1996