Soneto pri arto nevida
Muzeo de Formado - nigro 
nevidulojn gvidas blinduloj 
ambaŭ kun aliaj skrupuloj 
pro tiu malkutima migro 

por blinduloj - ĉiutageco 
ĉar ili jam alkutimiĝis 
sed neviduloj nun perdiĝis 
en nekredebla malheleco 

aranĝantoj tiel spekulis 
ke malvido fariĝis arto 
dum gastoj kravatojn makulis 

manĝado en densa nigreco 
ne apartenas al bonfarto 
ĝi tamen instigas por deco
Zuriko, la 5an de aprilo 1996