Soneto kun floroj por Margrit
sur foiro multe da floroj 
ĉiu poststando pli kolora 
kaj por aĉeto pli valora 
progresiĝas ankaŭ humoroj 

por Margrit mi aĉetis rozojn 
ĉar nia kara najbarino 
zorgas pri nia domdestino 
kiam ni vizitas arkozojn 

nia urbo odoras flore 
tio kongruas kun beleco 
kaj bindas ĉion metafore 

kara Margrit agu impone 
dankon por via agrableco 
je via sano - fartu bone
Zuriko, la 8an de aprilo 1996